Antipodo

Tiu ĉi mapo montras la antipodon de ĉiu punkto de la terglobo - la punktoj, kie la blua kaj roza koloroj surmetiĝas estas la teraj antipodoj - plejparte la teroj havas sian antipodon en oceano. La mapo uzas la projekcio de Lambert.

En geografio, la antipodo, vorto el la malnovgreka farita per anti-, "opozicia" kaj pous, "piedo", de kiu ajn loko sur la Tero estas la punkto sur la tersurfaco kiu estas diametre opozicia. Du punktoj antipodaj unu al la alia estas ligeblaj per rekta linio tra la centro de la terglobo.

En Britio, la vorto "la antipodoj" ofte uziĝas por aludi al Aŭstralio kaj Novzelando. Geografie tamen la antipodo de la britaj insuloj estas la Pacifiko sude de Novzelando. Partoj de Hispanio, Portugalio, kaj Maroko antipodas al Novzelando. La antipodoj de Sudafriko kaj Zimbabvo estas en la Norda Pacifiko, kun Bocvano antipoda al Havajo.

Entute, malpli ol 4% de la tero havas teron kiel antipodon.[1] La plej grandaj antipodaj regionoj estas la malajzia insularo, rilate al la Amazona Baseno; orienta Ĉinio kaj Mongolio antipodas al Ĉilio kaj Argentino; kaj Groenlando kaj la kanada arkta insularo antipodas al orienta Antarkto.

  1. J. W. Gregory (1912) The Making of the Earth, paĝo 138

Developed by StudentB